Saluton karaj gesamideanoj!
En 1988, la fama Esperantisto William Auld publikigis liston de
originalaj Esperanto-libroj, kiujn ĉiu Esperantisto (kiu ŝatas legi
librojn memkompreneble) provu legi. Ĝi estas la t.n. «baza legolisto».
Antaŭ kelkaj semajnoj, Johan Stefansson (aŭtoro, kiun mi aparte ŝatas), publikigis en sia retejo pri la Esperanta literaturo proponon de aldonoj
al la listo de Auld:
http://literaturo.esperanto.net/bazleg.html
(malfeliĉe ne ekzistas http**s** versio de tiu retejo, kiu estas aparte malbela… sed la enhavo estas interesega).
*Libera Folio* publikigis artikolon pri tio:
https://www.liberafolio.org/2023/09/12/baza-legolisto-aktualigita-proze-kaj-poezie/
.
Bonan legadon,
Adou
--- SoupGate-Win32 v1.05
* Origin: fsxNet Usenet Gateway (21:1/5)