En Jutubo eblas spekti la operon Najado traduko de Rusalka de :
https://www.youtube.com/watch?v=1TjI0hZVUy4 Tamen laŭ la priskribo tie
ne plene estas la spektaklo, do kelkaj partoj mankas.
Ŝajne nur estas unu opero konita verkita plene en Esperanto: “La suferoj
de la princo Sternenhoch”:
https://esperanto-usa.org/bulteno/arhxivo/2019/05/10-anoncoj/80-opero/eo
Kelkaj partoj estas videblaj en ligilo, kiu estas en la novaĵo de esperanto-usa.org.
Iom kantis Operon en Esperanto dum la historio de la lingvo sed certe ne
multe. Laŭ la vikipedio en Esperanto:
“Opero en Esperanto
Spite la mankon de sufiĉaj investado kaj publikokvanto, iam oni klopodis diversajn provojn prezenti operojn en Esperanto. En la ĉeĥa Nacia Teatro
en Prago la 7-an de aprilo 2018 havis premieron la opero “La suferoj de
la princo Sternenhoch” de Ivan Acher, plene en Esperanto. La aŭtoro de
la teksto deziris, ke la teksto estu en nekomprenebla lingvo simila al
la itala. La opero estas bazita sur groteska romano de la aŭtoro
Vladislav Klíma. Ĝin transformis al opero la komponisto Ivan Acher. La tekston tradukis al Esperanto Miroslav Malovec.[15]
Ja ekzistas kelkaj operoj plene en Esperanto. De " Halka" en Krakovo
1912 ĝis "Karmen" en Francio – kvinfoje prezentita en jaro 2013.”
Rilate al via ideo pri uzi operon por kreskigi konscion de Esperanto
en homoj...
—Opero ne estas spektaklo ŝerĉata de ĉiu. Jes, ĝi estas populara inter elitanoj, kaj iaj muzikŝatantoj sed ĝi estas for el esti amase ŝatata. —Ĉar estas afero ŝatata de elitanoj, tio povus helpi... se oni ne uzas
ĝin por helpi la diskonigon de la lingvo, kaj oni faras rimarkinde
belegan operon.
—La soneco de Esperanto ne estas pli bela, nek pli malbela al tiu de
aliaj eŭropaj lingvoj, do, vere la verko devus esti belega.
Nu, ne estas malbona ideo verki operojn en Esperanto, sed oni faru tion
pro artaj kialoj, ne pro movadaj kialoj. Ĉiel, laŭ mi, la movado devas
resti pli nevidebla ol la lingvo. Do, oni uzu ĝin publike kaj plej
normale kiel eble.
Ĝis. Novatago.
http://novatagejo.home.blog
El 5/12/20 a las 23:19, Nubo Arbaro escribió:
Mi estas esplorema se iu kreis operon per esperanto. Multaj jaroj
anta??a mi parolis kun opera kantisto kiu diris, ke muziko estas pli
grava ol la lingvo. Li diris, ke multaj homoj kiu iri al la opero
ne komprenas la lingvon.
Se veras, eble opero estas bona maniero por kreski konscion de
Esperanto kaj komunigi gxin. Kompreneble, krei opero bezonas multaj
da monon, do eble tio estas la kauxzo ni ne vidas pli esperanta
operoj en la mondo.
Cxu iu havas pensojn pri cxi tio?
--- SoupGate-Win32 v1.05
* Origin: fsxNet Usenet Gateway (21:1/5)