From Frans Cobben@21:1/5 to All on Mon Oct 19 02:21:48 2020
§ 25
Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino.
§ 26
La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn.
Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple trans-skribas paperojn.