• =?UTF-8?Q?Novatagejo=3a_soc=2eculture=2eesperanto_e=c4=89_pli_facil?= =

    From novatago@21:1/5 to All on Thu Jul 8 19:33:57 2021
    Se oni uzas guglajn grupojn por legi la grupon soc.culture.esperanto
    estas espero: https://novatagejo.home.blog/2021/07/08/soc-culture-esperanto-ec-pli-facile-per-guglaj-grupoj/

    Ĝis la revido. Novatago
    http://novatagejo.home.blog

    --- SoupGate-Win32 v1.05
    * Origin: fsxNet Usenet Gateway (21:1/5)
  • From Gerald@21:1/5 to All on Sun Jul 11 13:10:34 2021
    Le 8 juillet 2021 à 19:33, novatago a écrit :

    Se oni uzas guglajn grupojn por legi la grupon soc.culture.esperanto
    estas espero:

    Eble... krom la fakto, ke ĝi estas malbona ideo...

    Google alproprigis (en la plej forta senco) la *liberan* komunikilon,
    kiu estis usenet, por nutri siajn proprajn diskutejojn, kaj do siajn profitojn... ĝi estas politike tre kritikebla.

    Kaj la sola maniero solvi ĉi tion estas ne uzi ĉi tiun hegemonian
    giganton kaj konektiĝu al kio restas de usenet per "la malmodernan
    manieron" (NNTP), per sendependaj usenet-provizantoj, kaj per senpagaj
    kaj justaj programaroj.

    <https://eo.wikipedia.org/wiki/Usenet>

    Memoru, ke teorie, Usenet estas sendependa de "interreto", kaj eĉ povus
    estti prizorgata de portokolomboj ! ;-)

    --
    Gerald

    --- SoupGate-Win32 v1.05
    * Origin: fsxNet Usenet Gateway (21:1/5)
  • From novatago@21:1/5 to All on Sun Jul 11 17:42:13 2021
    Mi konsentas, kaj fakte mi donis mian opinion unuvorte en la publikaĵo
    de la unua de julio de mia blogo, kaj en komento en la publikaĵo de la
    12-a de oktrobro de 2019, en kiu mi parolis pri tiu grupo unuafoje kaj,
    fakte, mi donis la saman vikipedian ligilon, kiun vi donas nun. Tamen,
    eĉ se mi volas iom helpi, mi ne povas vojaĝi tra la mondo nur por agordi komputilojn de Esperantoparolantoj, eĉ se tre malmultaj, por ke ili uzu
    la plejn bonan ilon por aliri la grupon, kaj tial oni devas akcepti ke
    kelkaj personoj uzos aĉajn guglajn grupojn ĉar tiu estas la plej facila maniero por ili, kaj, alimaniere, ili tute ne vizitos la grupon.

    Ĉu bona ideo, ĉu malbona ideo, la fakto estas tiu.

    Ĝis. Novatago
    http://novatagejo.home.blog


    El 11/7/21 a las 15:10, Gerald escribió:
    Le 8 juillet 2021 à 19:33, novatago a écrit :

    Se oni uzas guglajn grupojn por legi la grupon soc.culture.esperanto
    estas espero:

    Eble... krom la fakto, ke ĝi estas malbona ideo...

    Google alproprigis (en la plej forta senco) la *liberan* komunikilon,
    kiu estis usenet, por nutri siajn proprajn diskutejojn, kaj do siajn profitojn... ĝi estas politike tre kritikebla.

    Kaj la sola maniero solvi ĉi tion estas ne uzi ĉi tiun hegemonian
    giganton kaj konektiĝu al kio restas de usenet per "la malmodernan
    manieron" (NNTP), per sendependaj usenet-provizantoj, kaj per senpagaj
    kaj justaj programaroj.

    <https://eo.wikipedia.org/wiki/Usenet>

    Memoru, ke teorie, Usenet estas sendependa de "interreto", kaj eĉ povus estti prizorgata de portokolomboj ! ;-)


    --- SoupGate-Win32 v1.05
    * Origin: fsxNet Usenet Gateway (21:1/5)
  • From Gerald@21:1/5 to All on Mon Jul 12 12:24:23 2021
    Le 11 juillet 2021 à 17:42, novatago a écrit :

    Ĉu bona ideo, ĉu malbona ideo, la fakto estas tiu.

    Informi ne estas devigo, nur ofertas elekton : do ĝi ĉiam estas *bona*
    ideo ! Ĉu ne ?

    Ekzemplo : vi respondas super la citaĵo, *kaj* ripetante la tutan
    tekston (anstataŭ elekti la koncernan fragmenton).

    Ĝi estas kontraŭ malnova "retiketo" (kiam ni trovis utile respekti ĝin)
    kaj ĉefe malutila. Ĉar :

    R : Ĉar ĝi stulte renversas la naturan legadon !
    D : Sed kial citaĵo ĉe la fino de la artikolo estas tiel terura ?
    R : Citaĵo fine de la artikolo.
    D : Kio estas la plej aĉa afero pri novaĵgrupoj ?

    ;-)

    [R = respondo D = Demando]
    <https://eo.wikipedia.org/wiki/Retiketo>

    --
    Gerald

    --- SoupGate-Win32 v1.05
    * Origin: fsxNet Usenet Gateway (21:1/5)
  • From novatago@21:1/5 to All on Mon Jul 12 17:27:16 2021
    Buf, mia kara tempo, dio...

    El 12/7/21 a las 14:24, Gerald escribió:
    Le 11 juillet 2021 à 17:42, novatago a écrit :

    Ĉu bona ideo, ĉu malbona ideo, la fakto estas tiu.

    Informi ne estas devigo, nur ofertas elekton : do ĝi ĉiam estas *bona*
    ideo ! Ĉu ne ?

    Ekzemplo : vi respondas super la citaĵo, *kaj* ripetante la tutan
    tekston (anstataŭ elekti la koncernan fragmenton).

    Ĝi estas kontraŭ malnova "retiketo" (kiam ni trovis utile respekti ĝin) kaj ĉefe malutila. Ĉar :

    R : Ĉar ĝi stulte renversas la naturan legadon !
    D : Sed kial citaĵo ĉe la fino de la artikolo estas tiel terura ?
    R : Citaĵo fine de la artikolo.
    D : Kio estas la plej aĉa afero pri novaĵgrupoj ?

    ;-)

    [R = respondo D = Demando]
    <https://eo.wikipedia.org/wiki/Retiketo>


    --- SoupGate-Win32 v1.05
    * Origin: fsxNet Usenet Gateway (21:1/5)
  • From =?UTF-8?B?0JjQu9GM0Y8=?=@21:1/5 to All on Wed Jul 14 03:12:56 2021