• Chu jam estas tempo deklari chi tiun grupon mortinta?

    From Esko Puumerkki@21:1/5 to All on Mon Jun 28 16:22:01 2021
    Saluton, ĉiuj fidelaj anoj de soc.culture.esperanto!

    Mi revenis ĉi tien por iomete observi la okazaĵojn. La rezulto estis konsterna. Jam nur pri seksumado estas la mesaĝoj. Kaj mi plu iel
    memoras aktivan, interesan usenet-grupon de antaŭ tridek jaroj kaj
    longe post tio.

    Ĉu jam estas tempo deklari, ke soc.culture.esperanto mortis?

    Esko

    --- SoupGate-Win32 v1.05
    * Origin: fsxNet Usenet Gateway (21:1/5)
  • From Aksel' Voino@21:1/5 to Esko Puumerkki on Tue Jun 29 07:21:21 2021
    On Monday, June 28, 2021 at 3:22:01 PM UTC+2, Esko Puumerkki wrote:
    Saluton, ĉiuj fidelaj anoj de soc.culture.esperanto!

    Mi revenis ĉi tien por iomete observi la okazaĵojn. La rezulto estis konsterna. Jam nur pri seksumado estas la mesaĝoj. Kaj mi plu iel
    memoras aktivan, interesan usenet-grupon de antaŭ tridek jaroj kaj
    longe post tio.

    Ĉu jam estas tempo deklari, ke soc.culture.esperanto mortis?

    Esko


    Estus domaĝe, mi ĵus aliĝis al ĉi tiu grupo!

    --- SoupGate-Win32 v1.05
    * Origin: fsxNet Usenet Gateway (21:1/5)
  • From Gerald@21:1/5 to All on Thu Jul 8 08:19:55 2021
    Le 28 juin 2021 à 15:22, Esko Puumerkki a écrit :


    Ĉu jam estas tempo deklari, ke soc.culture.esperanto mortis?

    Kion *vi* mem faris por malebligi ĝin ? Kiun temon de diskuto vi *iam* proponis ?

    Ŝajnas, ke la spam-problemo nun estas solvita (mi ne scias kial aŭ
    kiel...).

    La usenet-ilo estas ambaŭ originala, kaj probable povus provoki
    eksplodon, kiam ĝia politika naturo estos finfine komprenata de la plej
    junaj. Ni paciencu !

    --
    Gerald

    --- SoupGate-Win32 v1.05
    * Origin: fsxNet Usenet Gateway (21:1/5)