Saluton, ĉiuj!
Post multaj jaroj mi venis ĉi tien, simple por kontroli, kiel statas Esperanto en Usenet. Nu estis, harstariga nombro da ĉia spamaĵo, sed finfine mi trovis unu efektive Esperantan poŝtaĵon: Novatago anoncis
novan enskribon en sia blogo.
Mi notu, ke mi legas ĉi ĉion per la servilo news.eternal-september.org.
Ŝajnas, ke ĝi neniel forfiltras ion el la mesaĝofluo. Tute simile ŝajnas funkcii la grupservilo de Google (https://groups.google.com/g/soc.culture.esperanto)
Mirige! Ĉu iu ankoraŭ legas, kio okazas ĉi tie en soc.culture,esperanto? Iam, precipe en la jardekoj tuj antaŭ kaj post la jaro 2000 ĉi tiu "novaĵgrupo" estis granda kaj grava diskutejo. Mi ne estas certa, kiam komenciĝis la terura dekadenco.
Mi kore bondeziras al ĉiu, kiu legas ĉi tion. Verŝajne tiuj estas malmultegaj, sed bonvolu iel reagi
Viuru
Saluton, ĉiuj!
Mirige! Ĉu iu ankoraŭ legas, kio okazas ĉi tie en soc.culture,esperanto? Iam, precipe en la jardekoj tuj antaŭ kaj post la jaro 2000 ĉi tiu "novaĵgrupo" estis granda kaj grava diskutejo. Mi ne estas certa, kiam komenciĝis la terura dekadenco.
Saluton!...
Mi ja legas, samkiel vi per eternal-september. Mi eĉ provis publikigi
aĵojn kelkfoje (lastfoje en septembro), sed mi havas nenion interesa por diri ^^.
Povas esti, ke tio estos la definitiva mortobato al usenet. Ni vidu,
eble mi iam revenos por kontroli la staton.
La 2023/12/25 je 10:59, Viuru skribis:
Povas esti, ke tio estos la definitiva mortobato al usenet. Ni vidu,
eble mi iam revenos por kontroli la staton.
Mi tute ne pensas ke estos mortobato. En la interesaj grupoj en kiuj mi estas, mi pensas ke la plejmulto el la uzantoj ne uzas Google sed
rektajn servojn kiel Eternal-September. Eble tio eĉ malpliigos la
spamadon. La nura problemo probable estas ke Usenet iĝos ankoraŭ malpli facile eltrovebla.
Sysop: | Keyop |
---|---|
Location: | Huddersfield, West Yorkshire, UK |
Users: | 300 |
Nodes: | 16 (2 / 14) |
Uptime: | 18:06:17 |
Calls: | 6,707 |
Calls today: | 1 |
Files: | 12,239 |
Messages: | 5,351,542 |